Prie

Tiu ĉi paĝaro ekzistas por doni informojn pri Esperanto. Laŭ ni Esperanto estas vere mirinda lingvo kaj ĝi donas al ni multajn agrablajn spertojn. Pro tio ni sentas inspiron prezenti informojn al aliaj pri Esperanto kaj pri kial ĝi estas lerninda lingvo. 

Ni zorgis por ne havi iujn troigojn aŭ reklamecajn trombetojn en la tekstoj. Se vi tamen trovus iun suspektindan informon, bonvolu raporti tion al ni.

Parto de la projekto Eo-Info

La paĝaro esperanto-info.org estas parto de projekto nomata Eo-Info kiu celas intensigi la informadon pri Esperanto. Entute la projekto konsistas el tri paŝoj:

  1. Kreado de modernaspekta informpaĝaro en laŭeble multaj lingvoj
  2. Kreado de belaj kaj facile elprinteblaj informiloj pri Esperanto kaj la paĝaro
  3. Instigado de informado komence de ĉiu monato uzante la informilojn

Se vi ŝatus partopreni en la projekto Eo-Info, ni estus dankemaj! Tiuokaze legu ĉi tie. [Tiu paĝo venos poste.]

Kunlaborantoj

Multaj homoj kunlaboris per komentoj kaj konsiloj. La aspektigadon kaj teknikan parton prizorgis Duŝan el Serbio. Kunordiganto de la projekto estas Hokan el Svedio. Plej multaj fotoj en la paĝaro estas faritaj de Ivo el Nederlando.

[Pli da homoj espereble venos... kaj mencion de prilabori.org kiel kunlaborilon.]

[Enmetu informojn pri prizorganto(j) de la aktuala nacilingva versio.] 

La fondaĵo Esperanto Internacia

La projekto Eo-Info estas finance subtenata de la fondaĵo Esperanto Internacia, bazita en Meksiko, kiu ĉefe dediĉas sian laboron al informado kaj instruado de Esperanto. Alia projekto de la fondaĵo estas www.adresaro.org per kiu eblas starigi kontakton kun amikoj de Esperanto.