Por mi Esperanto estas granda inspiro

Nomo: 
Hokan Lundberg
Lando: 
Svedio
Okupo: 
Gimnazia instruisto
En la Esperanto-movado inter alie: 
  • Unu el la fondintoj de E@I kaj lernu.net
  • Kunordiganto de tiu ĉi broŝuro
Rakonto: 

En la lernejo mi havis problemon lerni fremdajn lingvojn. Mi luktis pri la angla kaj la germana dum multaj jaroj, sed bedaŭrinde neniam atingis bonan rezulton. Kiam mi estis 20-jara, mi ekhavis emon lerni Esperanton pro influo de la dana verkisto Martinus. Ankaŭ pri Esperanto mi devis lukti dum pluraj jaroj, sed la diferenco estis, ke mi sentis ke mi povos iam regi tiun lingvon kaj iom post iom mi atingis altan nivelon. Do, eblas diri, ke mi estas pruvo pri tio ke persono sen talento lerni fremdan lingvon povas bone lerni Esperanton. Tiuj spertoj inspiris min labori por la lingvo en pluraj manieroj.

Dum kelkaj jaroj mi plentempe okupiĝis pri Esperanto-projektoj, sed nuntempe nur en mia libertempo. Ankaŭ mia edzino, Sonja, tre ŝatas Esperanton. Ni renkontiĝis dum TEJO-seminario ĉe la Nigra maro en Bulgario kaj ekde tiam uzas Esperanton inter ni. Sonja estas el Serbio kaj mi el Svedio, do Esperanto funkcias kiel lingva ponto inter niaj malsamaj fonoj. Ŝi parolas la serban kun niaj infanoj kaj mi Esperanton. En la infanejo kaj la ĉirkaŭaĵo ili uzas la svedan. Tio funkcias tre bone. Estas mirinde vidi kiel infano povas rapide ŝanĝi inter malsamaj lingvoj depende de tio, kun kiu ĝi parolas.

Ni decidis, ke mi uzu Esperanton kun niaj infanoj pro ĉefe du kialoj: 1) Por eviti, ke ilia sveda iĝu tro domina kompare kun ilia serba, tiel ke ili ne nur komprenu la serban sed ankaŭ uzu ĝin aktive, kiam ni vizitas geavojn kaj amikojn en Serbio. 2) Ĉar mi kaj mia edzino volas pluuzi Esperanton inter ni kaj do havi ĝin kiel unu el niaj familiaj lingvoj. Ankoraŭ unu kialo estas, ke mi tre ŝatas uzi Esperanton, aparte kun miaj amoj.