Esperanto multe fortigis mian intereson pri aliaj landoj kaj kulturoj

Nomo: 
Marcos Cramer
Lando: 
Germanujo
Okupo: 
Doktoriĝanto pri logiko
Aĝo kiam lernis Esperanton: 
16
En la Esperanto-movado inter alie: 
  • Redaktisto de gazeto pri la junulara Esperanto-movado
  • Kontribuanto al la Esperanta Vikipedio
Rakonto: 

Dek-ses-jara mi komencis lerni Esperanton pro intereso pri la gramatiko de facila planlingvo. Tuj post la eklernado mi ekinteresiĝis ankaŭ pri la idealoj de Esperanto, nome la internacieco kaj la egaleco, kiuj estis gravaj faktoroj por la plulernado. Komence mi lernis Esperanton el lernolibreto, poste praktikis ĝin en Interreto, kaj jam post naŭ monatoj unuafoje partoprenis tutsemajnan internacian junularan Esperanto-renkontiĝon, kie mi povis bone praktiki la paroladon.

Mi nun uzas Esperanton preskaŭ ĉiutage en Interreto, kie mi havas kontakton kun homoj el diversaj kontinentoj. Aldone, mi ofte partoprenas en internaciaj junularaj aranĝoj. kiuj uzas Esperanton, kaj kelkfoje mi uzas la gastigan servon Pasporta Servo por vojaĝi malmultkoste kaj kun pli rekta kontakto al la loka loĝantaro. Esperanto multe fortigis mian intereson pri aliaj landoj kaj kulturoj, kaj ankaŭ mian intereson pri aliaj lingvoj. Per ĝi mi ekkonis mian duone rusan edzinon kaj multajn bonajn amikojn el diversaj landoj.