Jam de 7 jaroj Esperanto estas mia ĉefa okupo

Nomo: 
Katalin Kováts
Lando: 
Nederlando/Hungario
Okupo: 
Instruisto kaj redaktoro de ttt-paĝaroj
En la Esperanto-movado inter alie: 

 

  • Iniciatinto kaj redaktoro de edukado.net
  • Tre ŝatata instruisto kaj pedagogo
Rakonto: 

Atendante mian unuan infanon kaj kuŝante en hospitalo dum longaj monatoj, en la lastaj semajnoj mi subite ekpensis pri Esperanto, pri kio mi aŭdis jam plurfoje en mia vivo, kaj petis mian edzon akiri al mi lernolibron kaj vortaron. “30 nap alatt eszperantóul” (Ene de 30 tagoj en Esperanto) estis la titolo de la libro, kiun mi intense studis antaŭ ol mia unua filo naskiĝis. Estis granda ĝuo en mia tiama "senkapableco" alproprigi lingvon je komunikkapabla nivelo ene de kelkaj semajnoj!

Mi plulernis ankaŭ post la nasko kaj baldaŭ mi mem ekinstruis Esperanton en la lernejo, kie mi instruis matematikon kaj la rusan lingvon. Poste mi serĉis kontaktojn kun esperantistoj. Tio en Hungario ne estis malfacila tasko, ja abundis kaj abundas ankaŭ nun diplomitaj instruistoj pri Esperanto. Ankaŭ mi fariĝis tio kaj la “verda lingvo” (t.e. Esperanto) komencis trateksi nian vivon. Mian kaj tiun de la tuta familio. Pere de ĝi ni ekhavis eblojn vojaĝi, mi staĝis en Esperanto-centro en Svislando kaj instruis en Francio, poste unu post la aliaj mi gvidis kursojn en dekoj da landoj de Eŭropo. Kelkfoje mi havis okazon instrui ankaŭ en Usono, Aŭstralio kaj en Afriko. Miaj gefiloj – male al siaj samklasanoj – ekhavis amikojn el multaj landoj, kio signife larĝigis iliajn mondkoncepton kaj malfermitecon al diversaj kulturoj kaj lingvoj.