Esperanto estas parto de mia normala vivo

Nomo: 
Renato Corsetti
Lando: 
Italujo
Okupo: 
Profesoro pri psiĥolingvistiko, emerita
En la Esperanto-movado inter alie: 
  • Eksa prezidanto de TEJO kaj de UEA
  • Membro de la Akademio de Esperanto
Rakonto: 

Mi lernis Esperanton, kiam mi estis relative juna, ĉirkaŭ dudek-jara, pro interesiĝo pri lingvoj. Mi mem en tiu periodo lernis la svahilan aŭ la urduan simple pro la plezuro lerni pliajn lingvojn. Esperanton mi ellernis meme el lernolibro, kiun mi trovis ie. La ceterajn lingvojn mi nur iom lernetis kaj ĉefe komprenis kiel ili funkcias. Sed mi ne restis esperantisto pro la lingvo kaj ĝiaj mirindaj lingvaj ecoj. Mi restis esperantisto pro la politika signifo de Esperanto. Ĉiuj homoj kaj popoloj estas egalaj, ĉiuj kulturoj havas en si ion valoran, kaj se vi serĉas vere internacian lingvon, jen estas Esperanto.

Poste aldoniĝis aliaj elementoj al mia esperantista vivo, ĉar mi edziĝis al angla esperantistino kaj ni daŭre parolas Esperanton hejme. Ni havas du filojn, jam tute plenkreskajn, kiuj parolas Esperanton aldone al la itala kaj al la angla. Do, Esperanto estas parto de mia normala vivo, kiam ni iras aĉeti ĉe la loka supervendejo aŭ kiam ni kuiras aŭ amuziĝas. Mi volas nur ankoraŭ diri, kial mi parolas Esperanton daŭre kun mia edzino, malgraŭ tio, ke ŝi dum tridek jaroj lernis la italan tute bone, kaj ke mi en la sama periodo daŭre uzis ankaŭ la anglan por specifaj celoj. Ni parolas Esperanton inter ni, simple ĉar tio sentiĝas la plej nature kaj bone por ni.