Esperanto alportas al mi internacian amikecon
Laboras por la revuo El popola Ĉinio
Mi eklernis Esperanton en la Ĉina Komunika Universitato en aŭtuno, 2003. Jaron poste mi laboris kiel volontulo kaj ĉiĉerono dum la 89a Universala Kongreso en Pekino. Diplomiĝinte el la universitato, mi eklaboris en la redakcio de El Popola Ĉinio en julio 2005. Dum la laboro mi ofte komunikiĝis kun alilandaj Esperanto-parolantoj. Tiu komunikiĝo alportas al mi internacian amikecon. Unu el la amikoj estas Povilas Jegorovas el Litovio kaj li invitis min prelegi dum la Tutmonda Kongreso de Esperantistoj-Ĵurnalistoj en Vilno, la ĉefurbo de Litovio. Mi tre ĝojis, ĉar tiel mi spertis mian unuan vojaĝon eksterlanden kaj faris mian unuan prelegon en tia kongreso. Dank’ al subvencio de la redakcio de El Popola Ĉinio, mi povis ĉeesti la kongreson. Tio kreis ankaŭ du "unuafoje" de mia vivo: unuafoje mi tie interparolis kun alilandaj altranguloj (prezidanto de la litova parlamento kaj urbestro de Vilno ĉeestis la bankedon, kaj mi interparolis kun ili helpate de sinjoro Jegorovas) kaj unuafoje mi ĉeestis faradon de TV-programo. Mi rikoltis multajn amikojn kaj profundan amikecon en tiu ĉi kongreso, tion mi neniam forgesos.