Mi sentas min parto de tutmonda komunumo
Teamano de lernu.net
Mi eklernis Esperanton en la gimnazio, ĉar mi aŭdis, ke Esperanto estas facila lingvo, kaj mi supozis pro tio, ke Esperanto estis mia nura ŝanco por paroli fremdan lingvon flue. Mi trovis ke miaj amikoj kaj familianoj, kiuj studis iun lingvon en kurso preskaŭ neniam povis paroli tiun lingvon, eĉ je baza nivelo. Do mi studis Esperanton, esperante, ke ĝi estus mia enkonduko al la mondo de fremdaj lingvoj. Mi tiam ne imagis, kion mi poste povus fari per la lingvo; mi simple volis lerni fremdan lingvon, por povi diri, ke mi parolas pli ol unu lingvon.
Malgraŭ tiu simpla plano, Esperanto fariĝis grava parto de mia vivo. Mi nun havas koramikon el Italio, kun kiu mi parolas nur Esperanton. En tiu senco, paroli Esperanton fariĝis tre kutima afero por mi; mi uzas ĝin ne nur por paroli kun homoj en aliaj landoj, sed ankaŭ por paroli pri la vetero, por debati pri lastatempa politiko, kaj por demandi, ĉu estas en la fridujo sufiĉe multaj ovoj por kuiri patkukojn. Sed Esperanto ne nur donis al mi amrilaton; ĝi ankaŭ ŝanĝis la manieron en kiu mi vidas la mondon. Multaj diras, ke oni povas paroli kun homoj de ĉiuj landoj en la mondo per la angla, kaj tio veras. Sed malmultaj scias, ke tio veras ankaŭ por Esperanto. Mi trovis, ke estas grandaj diferencoj inter uzo de la angla, kaj de Esperanto, por internacia komunikado. Mi sentas ke uzo de Esperanto egaligas la parolantojn, ne nur el lingva vidpunkto, sed ankaŭ el socia vidpunkto.
Per Esperanto, mi sentas, ke mi havas "nekonatajn amikojn" preskaŭ ĉie en la mondo. Kiam mi vojaĝas, ĉu por mia laboro aŭ ĉu por ferio, mi preskaŭ ĉiam povas trovi lokan esperantiston, kun kiu mi povos renkontiĝi. En lando, kiun mi neniam antaŭe vizitis, tio signifas ke jam post unu vespero, mi ne plu sentas min fremda en la nova lando. Mi povas facile paroli kun la aliaj per komuna lingvo; mi ne devas zorgi, ĉu mi povas legi la menuon ĉe restoracio, aŭ ĉu mi komprenas la lokajn kutimojn, ĉar la lokaj esperantistoj helpas min pri tio. Sekve mi sentas min parto de tutmonda komunumo; ne kiel usonano, sed kiel esperantisto.