La vortradikoj en Esperanto originas el diversaj lingvoj, ĉ. 75 % el latinidaj lingvoj, ĉ. 20 % el ĝermanaj lingvoj kaj ĉ. 5 % el aliaj lingvoj. Zamenhof provis elekti vortradikojn, kiuj jam estis konataj en la grandaj eŭropaj lingvoj.
Unuaj vortoj
Verŝajne vi jam rekontas kaj komprenas la sekvajn vortojn:
kontinento, lando, besto, urbo
granda, rapida, danĝera, alta
ankaŭ, kaj, tre, estas
(Ili ĉiuj estis uzataj en la enkonduka paĝo.)
Vortklasoj
Interesa afero pri Esperanto estas ke ekzistas apartaj finaĵoj, kiujn oni kunmetas kun vortradikoj. Se oni ekzemple prenas la vortradikon somer-, kaj aldonas la finaĵon o, kiu markas substantivon, ni ricevas la vorton somero (n.t.), se oni aldonas la finaĵon a, kiu markas adjektivon, ni ricevas la vorton somera (n.t.), kaj se oni aldonas la finaĵon e, kiu markas adverbon, ni ricevas la vorton somere (n.t.). La finaĵo j estas uzata por montri pluralon: someroj (n.t.).
Pli pri la vortfinaĵoj en Esperanto:
-o por substantivo
Substantivo estas nocio pri aĵo, konkreta aŭ abstrakta.
Substantivoj respondas al la demando: Kio estas ĝi/li/ŝi?
Ĉiuj substantivoj en Esperanto finiĝas per -o.
Ekz: homo (n.t.), ideo (n.t.), nomo (n.t.), domo (n.t.), amo (n.t.)
-a por adjektivo
Adjektivoj priskribas substantivojn. Adjektivoj respondas al la demando: Kia estas ĝi/ŝi/li?
Ĉiuj adjektivoj en esperanto finiĝas per -a.
Ekz: bela (n.t.), bona (n.t.), longa (n.t.), varma (n.t.), interesa (n.t.)
-e por adverbo
Adverboj priskribas verbojn, adjektivojn, alian adverbon aŭ tutan frazon.
Ekz: bele (n.t.), bone (n.t.), longe (n.t.), varme (n.t.), interese (n.t.)
Ankaŭ troviĝas adverboj kiuj ne finiĝas per -e. Ekz: nun (n.t.), morgaŭ (n.t.).
-j por pluralo
Pluralo markas ke temas pri pli ol unu aĵo aŭ afero.
Ekz: homoj (n.t.), ideoj (n.t.), grandaj domoj (n.t.), varmaj someroj (n.t.)
Vortfarado
Unu vortradiko povas en Esperanto doni diversajn vortojn en kombino kun diversaj prefiksoj, sufiksoj kaj finaĵoj. Tio signifas ke oni ne bezonas lerni tiom da vortoj kiel en aliaj lingvoj, ĉar oni facile povas krei novajn vortojn pere de prefiksoj, sufiksoj kaj finaĵoj.
El la radiko interes- oni kreas i.a. la jenajn vortojn:
intereso (n.t.)
interesoj (n.t.)
interesa (n.t.)
interese (n.t.)
interesi (n.t.)
En Esperanto estas multaj vortoj kiuj ne ekzistas kiel radikvortoj, sed kiel kunmetitaj vortoj. Ekzemple ekzistas neniu radikvorto por la vorto ”tranĉilo”, sed oni uzas la vortradikon tranĉ- (n.t.) kun la sufikso -il-, kiu markas ilon, kaj la finaĵon o, kiu markas substantivon. Oni kunmetas tion al tranĉilo (n.t.).
Du aliaj ekzemploj kun la sufikso -il- estas skribilo (n.t.) kaj televidilo (n.t.).
Ekzemploj de aliaj sufiksoj kaj prefiksoj venos malsupre. Pere de diversaj prefiksoj kaj sufiksoj oni povas krei plurajn vortojn el la sama radiko. Troviĝas 10 prefiksoj kaj 32 sufiksoj en Esperanto. Jen kelkaj ekzemploj:
La prefikso mal- indikas kontraŭan signifon
[Eble troveblas en via lingvo pli trafaj ekzemploj.]
interesa - malinteresa (n.t.)
bona - malbona (n.t.)
juna - maljuna (n.t.)
fermi - malfermi (n.t.)
La sufikso -ej- indikas lokon
lerni - lernejo (n.t.)
loĝi - loĝejo (n.t.)
vendi - vendejo (n.t.)
ludi - ludejo (n.t.)
La sufikso -in- indikas ingendran vortoformon
knabo - knabino (n.t.)
frato - fratino (n.t.)
viro - virino (n.t.)
patro - patrino (n.t.)
La sufikso -ul- indikas personon
juna - junulo (n.t.)
grava - gravulo (n.t.)
stulta - stultulo (n.t.)
saĝa - saĝulo (n.t.)
Pensiga ekzemplo
En sia libro Lingvistikaj aspektoj de Esperanto profesoro Wells faras pripensindan komparon inter la angla kaj Esperanto. Li supozas ke du lernantoj, kiuj jam havas bazajn sciojn pri la angla respektive Esperanto, lernos vortojn ligitajn al ”manĝi”. Pro la prefiksoj kaj sufiksoj en Esperanto, kiujn la Esperantolernanto suposeble jam konas, estas relative simpla tasko lerni la novajn vortojn en Esperanto, sed por la lernanto kiu lernas la anglan estas iom pli malfacile…
En Esperanto | En la angla | En (lingvo) |
manĝi | to eat | (n.t.) |
manĝas | eats | ... |
manĝis | ate | |
manĝos | will eat | |
manĝo | a meal | |
manĝaĵo | food | |
manĝado | eating | |
manĝejo | dining hall/room | |
manĝujo | container for food | |
manĝiloj | silverware/utensils | |
manĝebla | edible | |
manĝinda | worth eating | |
manĝeti | to snack | |
manĝegi | to feast | |
manĝaĉi | to eat badly | |
manĝema | interested in eating | |
manĝanto | eater/diner |
La Esperanto-lernanto tuj rekonas la vortojn en la supra ekzemplo, ĉar ili estas kunmetaĵoj de la vortradiko manĝ-, finaĵoj kaj diversaj sufiksoj. Sed la lernanto kiu lernas la anglan devas ne malmulte peni antaŭ ol li aŭ ŝi ĉiujn memoras kaj scias kiel prononci kaj literumi ilin.
Similajn ekzemplojn oni povas fari per la plejparto de la vortradikoj en Esperanto. Nun vi eble komencas kompreni kial estas multe pli facile lerni Esperanton kiel fremdan lingvon ol la naciaj lingvoj.
Puzleroj
La vortfarado de Esperanto estas kutime nomita aglutina, kio signifas ke vortradikoj preskaŭ neniam estas ŝanĝataj aŭ mallongigataj, sed ke fiksaj vortpartoj estas kunmetataj unu al la aliaj kiel puzleroj. Ankaŭ ekzemple la japana, la hungara, la turka, kaj la svahila kutime estas klasigataj kiel aglutinaj lingvoj. En aglutinaj lingvoj prefiksoj, sufiksoj kaj vortfinaĵoj estas aldonataj al vortradiko.
Ekzemplo en Esperanto estas la vorto malgrandigi (n.t.) kiu konsistas el mal- (prefikso kiu indikas kontraŭon), grand- (vortradiko por n.t.), -ig (sufikso por fari) kaj -i (verboformo por infinitivo).
Alia ekzemplo estas la vorto arbaro (n.t.) kiu konsistas el arb- (vortradiko por n.t.), -ar (sufikso por kolekto) kaj -o (vortfinaĵo por substantivo).