Hejmo
Esperanto
Amikoj tutmonde
Serĉu

Lingva prezento

Enkonduko
Vortoj
Frazoj
Gramatiko
Vortlisto

Ĉi tie ni donas ekzemplojn pri la gramatiko de Esperanto.

Verboj kaj verboformoj

Verboj estas vortoj kiuj indikas agon. En Esperanto ekzistas ses verboformoj. Ĉiu havas malsaman finaĵon, kaj validas por ĉiuj verboj. Troviĝas do neniuj neregulaj verboj en Esperanto.

-i por verboj en baza formo (infinitivo)

Uzata por nomi eventon aŭ agon ĝenerale.

Ekz: vidi (n.t.), kanti (n.t.), esti (n.t.), havi (n.t.), senti (n.t.)

-is por verboj en estinta formo

Formo por tio kio jam okazis.

Ekz: vidis (n.t.), kantis (n.t.), estis (n.t.), havis (n.t.), sentis (n.t.)

-as por verboj en estanta formo

Priskribas la aktuala tempo: kion iu faras nuntempe.

Ekz: vidas (n.t.), kantas (n.t.), estas (n.t.), havas (n.t.), sentas (n.t.)

-os por verboj en estonta formo

Tiu formo priskribas tion kio iu intentas fari, aŭ senkondiĉe iam faros.

Ekz: vidos (n.t.), kantos (n.t.), estos (n.t.), havos (n.t.), sentos (n.t.)

-us por verboj en kondicionalo

Tiun formon oni uzas por indiki tion kio povus okazi, depende de iu kondiĉo aktuala aŭ pasinta.

Ekz: vidus (n.t.), kantus (n.t.), estus (n.t.), havus (n.t.), sentus (n.t.)

-u por verboj en voka formo

Tiu formo indikas deziron ke iu faru ion, aŭ io okazu.

Ekz: vidu (n.t.), kantu (n.t.), estu (n.t.), havu (n.t.), sentu (n.t.)

Tiuj verbaj finaĵoj validas por ĉiuj verboj. Troviĝas do neniuj neregulaj verboj en Esperanto. 

-n por objektoj

Objekto estas tio kio rekte estas trafata de iu ago en frazo.

Ekz: Ŝi vidas lin. (n.t.)

En tiu frazo lin (n.t.) estas la objekto.

(La finaĵo -n ankaŭ estas uzata por indiki direkton kaj kvanton.)

 [Venos pli ...]

  • ‹ previous
  • next ›

Malkovri

Faktoj pri Esperanto
Lingva prezento
Filmo pri Esperanto

Uzi

Esperanto-movado
Esperanto-kulturo
Personaj rakontoj

Lerni

Kial lerni Esperanton?
Kiel lerni Esperanton?
Eklernu Esperanton!

Menuo

  • Kontakto
  • Superrigardo
  • Ligiloj
  • Prie

© 2023 esperanto-info.org Ĉiuj rajtoj rezervitaj.