Kiel lerni Esperanton?
La plej grava faktoro por sukcese lerni novan lingvon estas havi bonan motiviĝon. Se oni vere volas ion lerni, oni kutime penas ĝis kiam oni sukcesas.
Lerni novan lingvon ne estas facila afero, estas ja tre multaj vortoj kaj reguloj lernindaj. Bonŝance estas relative facile lerni Esperanton kompare kun aliaj lingvoj. Fakte, la bazon de Esperanto eblas lerni dum kelkaj monatoj, aŭ eĉ semajnoj por homoj kun granda talento pri lingvolernado. Sed por povi bone esprimi sin en Esperanto oni kutime bezonas jaron aŭ du, aŭ plurajn jarojn se oni lernas malregule.
Ekzistas diversaj aliroj, strategioj kaj metodoj por lerni novan lingvon. Ni rekomendas al vi provi plurajn por eltrovi kiuj estas plej taŭgaj kaj amuzaj por vi. Ĉi tie sekvas kelkaj ebloj lerni Esperanton:
Per papera aŭ elektronika lernolibro
La plej multaj Esperanto-lernolibroj uzas nacian lingvon por doni klarigojn kaj informojn kaj kelkaj estas tute en Esperanto krom la antaŭparolo kaj iuj vortlistoj.
En [via lingvo] haveblas i.a. la jenaj: [listo]
En Esperanto ekzistas i.a. la jenaj: [listo]
Senpaga lernolibro elŝuteblas en la angla: www.ikso.net/libera
Perretaj kursoj
La plej granda paĝaro kun retaj kursoj por lerni Esperanton estas www.lernu.net. Ĝi ekzistas ankaŭ en [via lingvo]. Krome eblas [aldonaj retaj kursoj en via lingvo].
Perkomputila kurso
”Kurso de Esperanto”
Cxeesta kurso
En multaj landoj ekzistas kursoj por lerni Esperanton en diversaj niveloj. En [via lando] oni povas ekzemple [informoj pri Eo-kursoj vialande]. En la paĝo x vi povas vidi pliajn informojn.
Intensa lernado en Esperanto
En kelkaj internaciaj kursoj oni lernas Esperanton uzante nur Esperanton tuj de la komenco. Ekzemploj estas: …
Per legado
Kiam vi jam scias la bazon de Esperanto vi povas legi facilajn librojn. La plej klasika libreto en facila lingvaĵo estas Gerda malaperis.
Per korespondado
Bona maniero plulerni la lingvon estas korespondante kun aliaj amikoj de Esperanto. Por trovi korespondamikojn vi povas …
Per vojaĝo al internacia aranĝo
Ĉiu-jare ekzistas ebloj lerni kaj uzi Esperanton dum internaciaj aranĝoj. Se vi hejme