Kial lerni Esperanton?
En tiu ĉi paĝo ni listigas kelkajn argumentojn por lernado de Esperanto. En la sekvaj paĝoj vi povas legi klarigojn pri la argumentoj kaj ankaŭ pri la koncepto lingva justeco. Espereble tiuj informoj helpos al vi decidi ĉu lernado de Esperanto estas io por vi.
Se via decido estos ”Jes, mi volas provi eklerni Esperanton”, vi poste daŭrigu al la partoj Kiel lerni? kaj Eklernu!.
Argumentoj por lernado de Esperanto
Laŭ ni Esperanto estas lerninda ĉar:
- estas interese el lingva vidpunkto lerni Esperanton
- estas ĝenerale multe pli facile lerni Esperanton kompare kun aliaj lingvoj
- facilas ekhavi amikojn en multaj landoj per Esperanto
- eblas partopreni en amuzaj kaj interesaj aranĝoj tutmonde
- eblas fari vojaĝojn en fremdaj landoj kaj loĝi hejme ĉe aliaj Esperanto-parolantoj kaj en tiu maniero ekkoni novajn kulturojn
- oni konkrete subtenas ideon pri internacia amikeco
- oni konkrete subtenas lingvan justecon
- oni povas aktivi en internaciaj organizoj kaj kunlaboroj
- oni iĝas (pli) plurlingva
- oni povas povas pli facile lerni ankaŭ aliajn lingvojn poste
Argumentoj kontraŭ lernado de Esperanto
Ĉiam indas rigardi ankaŭ la alian flankon de la monero. Jen argumentoj kontraŭ lernado de Esperanto:
- Lernado de nova lingvo prenas tempon kaj energion
- Povas esti pezi lerni novan lingvon
- Povas esti frustre en la komenco pri gramatiko kaj memorindaj vortoj
- Vi povus renkonti primokadon pro tio ke vi lernas ”mortan lingvon” aŭ ”lingvon kiu neniu parolas” aŭ similan eraran antaŭjuĝon
Laŭ niaj opinio kaj spertoj la argumentoj por lernado de Esperanto estas pli fortaj kaj gravaj ol tiuj kontraŭ. Sed kompreneble vi devas mem prisenti kaj decidi kio validas por ĝuste vi!