Faktoj pri Esperanto
En tiu ĉi paĝo vi trovas respondojn al kelkaj kutimaj demandoj pri Esperanto.
Kial oni nomas la lingvon Esperanto?
Komence la lingvo nomiĝis Lingvo Internacia - internacia lingvo. Kiam Zamenhof prezentis la lingvon, li uzis la pseŭdonimon Doktoro Esperanto (signifas: doktoro, kiu esperas). Pro tio homoj kelkfoje parolis pri "la lingvo de D-ro Esperanto" kaj iom poste diris nur "Esperanto" kaj tio iĝis la kutima nomo de la lingvo.
Kiom da homoj parolas Esperanton?
Ne estas klare kiel nombri la Esperanto-parolantojn, ĉar ne ĉiuj Esperanto-parolantoj estas membro en iu organizo. Krome dependas de la difino de "paroli Esperanton": ĉu oni nombru nur altnivelajn regulajn parolantojn, aŭ ĉu oni nombru ĉiujn kun baza scio de la lingvo, eĉ se ili tre malofte uzas Esperanton. La taksoj de Esperanto-parolantoj en la mondo do multe varias, de kelkdek miloj ĝis kelkaj milionoj. Ĉiuokaze estas sufiĉe multaj Esperanto-parolantoj mondskale por havi viglan kaj internacian komunumon.
Kiom da denaskaj Esperanto-parolantoj ekzistas?
Verŝajne ekzistas ĉirkaŭ 1000 homoj, kiuj parolas Esperanton kiel unu el siaj gepatraj lingvoj. Ofte estas tiel ke la gepatroj renkontiĝis dum iu Esperanto-aranĝo kaj estas el malsamaj landoj. Ili uzas Esperanton inter si hejme kaj kiam ili poste ricevas infanon, ili volas pluuzi Esperanton inter si. La verŝajne plej ofta modelo estas, ke unu gepatro ĉiam uzas Esperanton kun la infano, la alia gepatro, kiu estas enmigrinto, uzas sian denaskan lingvon kun la infano kaj en la socio la infano uzas la lokan/nacian lingvon. En tiu maniero la infano iĝas denaske trilingva.
Al kiuj lingvoj Esperanto plej similas?
Plejparto de la vortradikoj venas el la eŭropaj lingvoj, precipe la latinidaj, sed la gramatiko de Esperanto havas plurajn trajtojn, kiuj ne estas tipaj por eŭropaj lingvoj, sed faras ĝin iom simila al ekzemple la turka, svahila aŭ eĉ la ĉina.
Ĉu estas facile lerni Esperanton?
Kompare kun la naciaj lingvoj, jes. Sed, kiel ĉiam, multo dependas de la individuo mem, kaj kiom da aliaj lingvoj oni jam lernis. Lerni novan lingvon ĉiam estas defio kaj neniel "tre facile", laŭ nia sperto. Tio validas ankaŭ por Esperanto, kvankam ĝi klare estas malpli malfacila ol la naciaj/etnaj lingvoj kutime estas. Ankaŭ por homoj, kiuj neniam vere sukcesis ellerni fremdan lingvon, Esperanto estas lernebla! Sed, kompreneble necesas multe da lernado kaj ekzercado, se oni volas flue kaj korekte uzi la lingvon.
Ĉu Esperanto havas iujn simbolojn?
Jes, estas kelkaj. La verda stelo estas la plej malnova kaj plej vaste uzata, i.a. por la Esperanto-flago. La verda koloro estas simbolo de "espero" kaj la kvinpinta stelo simbolas la kvin kontinentojn. Alia, pli nova, estas la tiel nomara "jubilea simbolo" kiu aperis kiel rezulto de konkurso por la centjariĝo de Esperanto.
Kial kelkaj lingvistoj faris negativajn eldirojn pri Esperanto?
Tiuj, kiuj plej bone komprenas la kompleksecon de lingvo estas la lingvistoj. Eble ĝuste pro tio, tiom multaj el ili, cetere ege kompetentaj homoj, ne povas kredi, ke Esperanto povas funkcii kiel plena, vivanta lingvo, kaj do esti atentinda kaj esplorinda. Lingvo estas io tiel kompleksa kaj delikata, ke la apero de vera, riĉa, vivanta lingvo bazita sur projekto de unu junulo (Zamenhof estis 27-jara, kiam li prezentis Esperanton post pli ol dekjara laboro pri ĝi) estas afero ege neprobabla. Nature do oni skeptikas. Sed se oni kontrolas la realon, oni rimarkas, ke Esperanto mirinde bone funkcias por internacia komunikado. Estus tre bone, se pli da lingvistoj kaj esploristoj volus fari studojn kaj esploradon pri Esperanto en la estonteco.
Ĉu eblas lerni Esperanton en universitatoj kaj lernejoj?
En kelkaj landoj jes. Multaj esperantistoj argumentas, ke lernado de Esperanto en la baza lernejo helpus al la lernantoj poste pli facile lerni aliajn fremdajn lingvojn pro tio, ke la lernantoj ricevus bonan memfidon pri lingvolernado lernante la relative facilan Esperanton kaj ke ili ankaŭ ekhavus pli bonan komprenon pri gramatikaj strukturoj dank’ al la klareco de la gramatiko de Esperanto. Ekzistas pluraj indikoj pri tio, kaj estus interese se esploristoj farus studojn pri la lernofaciliga (propedeŭtika) valoro de Esperanto.
Ĉu oni povas aŭdi de kiu lando venas Esperanto-parolanto?
Ofte oni povas diveni de la akĉento de kiu lando venas persono, kiu parolas en Esperanto, sed ne ĉiam, ekzistas ankaŭ tiuj, kiuj havas "neŭtralan" elparolon.
Ĉu ne estus pli bone krei novan eĉ pli justan lingvon por internacia komunikado?
Kunmeti bonan lingvobazon ne estas facila afero. La lingvistoj, kiuj plej bone scias pri lingvoj, ne nepre havas talenton pri krei lingvon, ilia specialiĝo ja temas pri analizi lingvojn. Krei kaj analizi estas sufiĉe malsamaj aferoj. Pluraj homoj kunmetis lingvobazon, ankaŭ grupo da lingvistoj provis, sed la rezultoj ĝis nun ne iĝis pli sukcesaj ol Esperanto. Pensu pri Mozart kaj muzikkreado, ne ofte aperas homoj kun tia talentego! Iom simile pri Zamenhof. Li havis eksterordinaran talenton pri lingvokreado kaj sukcesis mem kunmeti lingvobazon, kiu montriĝis multe pli bona ol aliaj provoj. Krome, vivigo de nova lingvobazo postulos longan tempon da ĉiuflanka kaj tutmonda praktikado post ĝia publikiĝo. Kaj sen ideologia bazo komparebla al tiu, kiun Zamenhof havigis al Esperanto, ĝi havas malmultajn ŝancojn fariĝi vere vivanta lingvo kaj akiri por si la necesan socian bazon. Kun Esperanto la procezo jam okazis kaj la lingvo nun estas preta. Ne perfekta, sed tamen tre bona por internacia kaj egaleca komunikado.
Ĉu ne sufiĉas la angla por internacia komunikado?
La angla estas tre utila por internacia komunikado en multaj situacioj. Sed fakto restas, ke ne ĉiuj sukcesas atingi altan nivelon en tiu lingvo, eĉ post plurjara lernado. Aparte por tiuj, kies gepatra(j) lingvo(j) ne similas al la angla estas malfacile atingi altan nivelon. (Se vi iam estis en ekzemple Koreio aŭ Turkio vi scias, pri kio ni parolas.) Esperanto estas pli facile lernebla ol la etnaj lingvoj kiam temas pri lernado de fremda lingvo kiel junulo aŭ plenkreskulo. Krome, Esperanto ne estas ligita al iu aparta nacia kulturo kio estas granda avantaĝo por lingvo, kiu funkcias kiel ponto inter ĉiuj popoloj, kiuj tiel komunikas sur egala bazo.
Ĉu Esperanto ne jam havis sian ŝancon?
Estas ĝuste, ke Esperanto, en la komenco de la 20-aj jaroj, preskaŭ estis elektita de la Ligo de Nacioj (antaŭulo de UN) kiel unu el la laborlingvoj de tiu organizo kaj ke pluraj politikistoj interesiĝis pri Esperanto dum la 30-aj kaj 40-aj jaroj. Hodiaŭ tre malmultaj politikistoj interesiĝas pri Esperanto. Povas esti, ke Esperanto neniam denove havos ŝancon iĝi laborlingvo de iu granda internacia organizo. Povas ankaŭ esti, ke la situacio ŝanĝiĝos iam en la estonteco kaj ke Esperanto iĝos pli kaj pli populara inter homoj, kiuj interesiĝas pri kreado de nova mondkomunumo kun pli amikaj kaj proksimaj rilatoj inter la poploj. Pri la estonteco malfacilas certe scii. Sed eblas esperi... Ni esperantistoj bonas ĝuste pri tio! (La vorto "esperanto" signifas personon, kiu esperas.)
Kiel Esperanto iĝis vivanta lingvo?
Jen la ĉefaj faktoroj kiuj kaŭzis ke Esperanto iĝis vivanta lingvo:
Zamenhof estis tre talenta pri lingvobazkreado
Jam kiel infano Zamenhof komencis cerbumi pri internacia lingvo kaj kiel junulo li decidis ekrealigi siajn ideojn. Kiam li estis 17-jara, li montris al siaj lernejaj amikoj la unuan rezulton. Poste li dum ĉirkaŭ dek jaroj ŝanĝadis kaj plibonigadis sian lingvobazon kaj en la jaro 1887 li prezentis ĝin sub la nomo Lingvo Internacia.
Esperanto rapide ekhavis uzantojn en pluraj landoj
Nur kelkajn jarojn post la lanĉo, Esperanto havis parolkomunumon en pluraj landoj, kiu uzis, prizorgis kaj ŝatis la lingvon. Multaj el ili interŝanĝis leterojn kaj renkontiĝis kun Esperanto-parolantoj de aliaj landoj. Dank’ al tio Esperanto jam de la komenco estis uzata por internacia komunikado en diversaj situacioj.
Zamenhof lasis al la uzantoj decidi la evoluon de Esperanto
Dum la unua granda kongreso de Esperanto-parolantoj, en 1905, Zamenhof deklaris, ke ekde tiam li ne plu gvidos la evoluon de la lingvo, sed ke ĉiu uzanto povas influi la evoluon de Esperanto. Tio montriĝis kiel tre grava decido, ĉar en tiu maniero multaj sentis sin parto de la evoluprocezo de la lingvo kaj sekve pli engaĝitaj.
Esperanto havas stabilan kernon, kiu preventas subitajn reformojn
Por eviti disputojn pri lingvaj reformoj, Zamenhof proponis, ke ekzistu neŝanĝebla kerno de la lingvo, prezentita en la dokumento La Fundamento de Esperanto (n.t.). La propono estis akceptita en 1905 ,kaj ankoraŭ hodiaŭ la Fundamento havas stabiligan influon al la evoluo de la lingvo.
Esperanto estas kaj natura lingvo kaj konstruita lingvo
La fonto de Esperanto estas vortradikoj kaj gramatikaj principoj de la naciaj/etnaj lingvoj. Do, kiam oni parolas en Esperanto, oni sentas ĝin natura lingvo. Samtempe Esperanto estas relative facile lernebla pro sia regula gramatiko kaj saĝa vortfarada sistemo, kiuj estas la rezultoj de la tre zorge konstruita lingvobazo.
La interna ideo - Komuna, sed libervola idea bazo
Al Esperanto estas ligita ideologio pri paco kaj frateco inter ĉiuj popoloj kiun oni kutime nomas la interna ideo (n.t.). Tiu "interna ideo" donas grandan inspiron al homoj kiuj revas pri pli paca kaj bona mondo iam en la estonteco. I.a. dank' al ĝi multaj homoj volonte investas energion kaj tempon en la Esperanto-movadon.
Esperanto ne estas nur eŭropeca lingvo
La vortoj en Esperanto venas ĉefe el eŭropaj lingvoj, sed la gramatiko kaj la maniero kunmeti vortojn havas plurajn similecojn kun la ĉina, la turka kaj aliaj nehindeŭropaj lingvoj. La sintakso kaj la kutima stilo de Esperanto estas grandparte slavecaj. Sendepende de gepatra lingvo, Esperanton eblas lerni dum kelkaj monatoj ĝis kelkaj jaroj kaj poste senti ĝin sia lingvo.
Pruvo pri tio, ke Esperanto sukcesis evolui al viva internacia lingvo estas, ke hodiaŭ ĝi havas stabilan parolkomunumon en ĉiuj mondopartoj. Plej multaj lernas la lingvon kiel junuloj aŭ plenkreskuloj, sed ankaŭ ekzistas homoj, kiuj parolas Esperanton denaske kiel unu el siaj familiaj lingvoj.