Faktoj pri Esperanto
Esperanto estas hodiaŭ uzata en diversaj manieroj, ekzemple dum vojaĝoj, seminarioj kaj kulturaj festivaloj, por kelkaj ankaŭ en la laboro aŭ en la familia vivo. Plej ofte oni uzas Esperanton kun homoj kiuj ne havas saman gepatran lingvon kiel oni mem. En tiaj kontaktoj Esperanto funkcias kiel "pontolingvo" inter homoj de diversaj partoj de la mondo kaj ofte kun malsamaj lingvaj kaj ankaŭ kulturaj fonoj.
Partopreni aranĝon
Unu maniero uzi Esperanton estas vojaĝi al aranĝo, kie homoj el pluraj landoj renkontiĝas. Povas esti ekzemple seminario, granda kongreso, kultura festivalo aŭ novjara festo. Partopreni en tia aranĝo kaj tie, kune kun aliaj "mondcivitanoj" diskuti, interŝanĝi ideojn, kanti, danci, fari ekskursojn, plani projektojn, legi librojn, spekti filmojn ktp estas io kion multaj esperantouzantoj tre ŝatas en pluraj manieroj.
Sperti landon de ene
Alia maniero uzi Esperanton estas ĉirkaŭvojaĝi en fremda lando kaj loĝi senpage ĉe esperantoparolantoj en tiu lando. Kiam oni loĝas hejme ĉe "ordinaraj homoj" en fremda lando oni kutime ricevas bonan enrigardon pri la vivkutimoj kaj moroj kiuj ekzistas en la koncerna lando. Ekzistas reto de gastigemaj esperanto-uzantoj kiu nomiĝas Pasporta Servo. Ĝi enhavas ĉirkaŭ 1 200 adresojn en pli ol 90 landoj kie oni povas tranokti senpage.
Korespondado
Tria maniero uzi Esperanton estas interŝanĝi mesaĝojn aŭ leterojn por konatiĝi kun homoj el aliaj landoj. Ankaŭ ekzistas forumoj, retbabilejoj, Facebook-grupoj kaj Twitter en Esperanto. Kiam oni scipovas la lingvon, kutime estas relative facile trovi homojn de diversaj landoj kun similaj interesoj kiel oni mem, por korespondado.
Aktivado
Oni ankaŭ povas uzi Esperanton per aktivado en la movado de Esperanto, ekzemple aranĝante internacian renkontiĝon, informante pri Esperanto aŭ instruante la lingvon. Krome estas agrable legi librojn verkitajn en Esperanto, ricevi novaĵojn pri tio kio okazas en la mondo aŭ aŭskulti muzikon en Esperanto.