Faktoj pri Esperanto
En tiu ĉi paĝo vi povas legi iom pri la historio de Esperanto:
Multaj provis krei internacian lingvon
Homoj en Eŭropo komencis pensi pri internacia planita lingvo dum la Renesanco (ĉirkaŭ la 15-a jarcento), kiam la mezepoka kultura lingvo, la latina, ekĉesis ne plu esti uzata. Pluraj provoj krei uzeblajn lingvojn estis faritaj dum la jarcentoj pri ligvoj komplete raciaj, lingvoj legeblaj de ĉiuj, lingvoj regulaj bazataj sur eŭropaj lingvoj. Sed vere en la dua duono de la 19-a jarcento la kondiĉoj estis pretaj por eksperimentoj de lingvoj praktike parolataj internacie.
L. L. Zamenhof
Ludwik Lejzer Zamenhof kreis la bazon de Esperanto dum ĉ 10 jaroj. Kiam li estis 27-jara li prezentis sian lingvon, tio okazis en la jaro 1887 en Varsovio. Zamenhof vivis la plej grandan pardon de sia vivo en Varsovio (nuntempe la ĉefurbo de Pollando) kaj li kompreneble parolis la polan, sed lia gepatra lingvo estis la rusa kaj verŝajne ankaŭ la jida. Li kreskis en juda familio. Li edukiĝis al kuracisto kaj laboris kiel okulkuracisto. Li havis tri infanojn (kiuj ĉiuj poste estis mortigitaj en koncentrejoj dum la dua mondmilito). Post la lanĉo de Esperanto, Zamenhof uzis la vesperojn kaj ankaŭ noktajn horojn por respondi leterojn, skribi artikolojn kaj traduki librojn. Li mortis pro malsano en 1917, 58-jaraĝa.
Knabo kun grandega revo
Jam kiel malgranda Zamenhof komencis revi pri lingvo kiu faciligus por homoj kun malsamaj gepatraj lingvoj komuniki inter si. Li kreskis en la urbo Białystok (en numtempa Pollando) kie la loĝantoj parolis malsamajn lingvojn: la polan, la rusan, la germanan, la jidan kaj kelkaj ankaŭ la litaŭan. Ne malofte aperis situacioj kie estis miskompreno kaj konflikto i.a. pro lingvaj baroj inter la diversaj homgrupoj. Tio ĉi influis kaj tuŝis la junan Ludovikon. Zamenhof frue decidis ke li volas provi trovi solvon de la lingvaj problemoj kiujn li spertis en sia hejmurbo. Unue li imagis solvon en kiu ekzemple la latina funkcius kiel komuna neŭtrala lingvo, t.e. lingvo kiu ne apartenas al iu aparta homgrupo. Poste li konkludis ke estus pli bone havi lingvon kiu estas kaj neŭtrala kaj facile lernebla.
”Lingvo arta”
La konkludo de Zamenhof estis ke la sola eblo plenumi ambaŭ tiujn postulojn (neŭtrala kaj facile lernebla) estas konstrui novan lingvon, ”lingvo arta” (nt) kiel li nomis tion. Malgraŭ grandaj duboj pri kia iĝus la rezulto, li komencis kiel adoleskanto kunmeti lingvon tute mem. Kiam li estis 17-jaraĝa, li montris fruan version de lingvo, kiun li nomis Lingwe uniwersala, al kelkaj el siaj lernejaj amikoj. Poste li faris multajn ŝanĝojn kaj plibonigojn en la lingvo.
La unua libro
En la jaro 1887 Zamenhof trovis, post iom da problemoj, eldonejon en Varsovio kiu volis eldoni la unuan libron pri Lingvo Internacia. La libreto, kiu unue venis en la rusa, baldaŭ poste en la pola, franca kaj germana, enhavis antaŭparolon kiu argumentis por la uzado de ”lingvo arta” en internacia komunikado, kelkajn poemojn en Esperanto, priskribon de la gramatiko kaj mallongan vortaron.
Ekdisvastiĝo
Per leteroj kaj anoncoj en gazetoj la novaĵo pri ”la lingvo de Doktoro Esperanto” komencis disvastiĝi. Nur post kelkaj jaroj ekde la publikigo de Esperanto kreiĝis grupoj ĉirkaŭe en Eŭropo kiuj uzis la lingvon aktive. Jam de la komenco ĝi estis aprezata kiel internacia lingo en diversaj situacioj kaj ĝi ekhavis uzantojn en pli kaj pli da landoj relative rapide.
Komuna influado de la evoluo
En la jaro 1905 la unua Universala Kongreso estis aranĝita kun ĉ 700 partoprenantoj el 20 landoj. Dum tiu kongreso Zamenhof klarigis ke li ekde nun ne plu gvidos la evoluon de Esperanto, sed ĉiuj uzantoj havu la eblon influi la evoluon de la lingvo. Tio ĉi montriĝis esti grava decido, ĉar pro ĝi multaj sentis sin parto de la evoluprocezo de Esperanto kaj sekve iĝis pli engaĝitaj.
Stabila kerno de la lingvo
Por eviti eternajn diskutojn pri lingvoreformoj, Zamenhof samtempe proponis ke ekzistu kerno en la lingvo neŝanĝebla. Ĝi estis prezentita en la dokumento La Fundamento de Esperanto (nt). La propono estis akceptita en la jaro 1905 kaj ankoraŭ hodiaŭ tiu ĉi fundamento havas stabiligan influon al la evoluo de Esperanto.
La Ido-krizo
En la jaro 1907 okazis krizeto en la esperanto-movado kiam malgranda grupo estis malkontentaj pri partoj de la gramatiko de Esperanto kaj proponis reformon. Kiam la propono ne ricevis subtenon de la plejmulto de aktivaj uzantoj de Esperanto, tiam estis lanĉita la reformita lingvo Ido (signifas ”ido” en Esperanto) kaj okazis krevo en la esperanto-movado, sed la plej multaj uzantoj restis tamen fidelaj al Lingvo Internacia (la origina nomo de Esperanto).
Fondo de UEA
En la jaro 1908 estis fondiata, en Svislando, organizo kun la nomo Universla Esperanto-Asocio (UEA). Ĝi rapide iĝis la plej granda internacia Esperanto-organizo. Ankoraŭ hodiaŭ UEA estas la ĉefa ligo kun membroj de ĉiuj mondopartoj. La centra oficejo de UEA situas nuntempe en Roterdamo, Nederlando.
Dum la unua mondmilito
Dum la unua mondmilito (1914-1918) ekestis grandaj problemoj por ĉiuj idealismaj movadoj. Multaj esperantistoj mortis, la plej multaj esperanto-revuoj ĉesis funkcii kaj la aktivado de la kluboj malkreskis en preskaŭ ĉiuj landoj. Sed UEA sukcesis organizi sin por povi helpi al preskaŭ 200 000 homoj kun informoj pri kio okazis al malaperintoj, vunditoj, aŭ kaptitoj, kaj soldatoj kaj civiluloj.
Raporto de Nitobe
Post la unua mondmilito oni kreis la Societo de Nacioj kun sidejo en Ĝenevo, tiama versio de la nunaj Unuiĝintaj Nacioj. Vicdirektoro de tiu Societo, la japana Inazo Nitobe, interesiĝis pri Esperanto kaj esploris la lingvon kaj la movadon por ĝi. En 1921 li prezentis favoran raporton, kiu estis diskutata de la Ĝenerala Asembleo. Malgraŭ la subteno de multaj delegitoj, la franca reprezentanto laŭ ordono de la franca registaro prezentis sian vetoon.
Ĝis la dua mondmilito
En la posta periodo Esperanto laŭgrade disvastiĝis al la tuta mondo sed samtempe ĝi estis persekutata en ekzemple Germanujo kaj Soveta Unio dum la periodoj de Hitler kaj Stalin. La movado por Esperanto tamen pretervivis tiun malfacilan periodon kaj la duan mondmiliton kaj intertempe firmigis sian pozicion en multaj partoj de la mondo.
Post la dua mondmilito
Post la dua mondmilito la lingvo reprenis sian evoluon en mondo dividita en malsamaj politikaj landaroj. Ĝi servis tre efike por interkontaktoj inter homoj je la du flankoj de la tiel nomata "fera kurteno". Ĝi havis tre grandan reviviĝo en Orienta Eŭropa post la ŝanĝiĝoj je la komenco de la 50-aj jaroj. En Okcidenta Eŭropa la ekesto de la procedo de unuiĝo prezentis al Esperanto eblecon roli sin kiel neŭtralan solvon de la lingva problemo. Kaj pri tio oni multe debatis.
Dum la lasta 50 jaroj
Malgraŭ malrapidiĝinta ritmo en kelkaj landoj, la enkonduko de la reto signifis multegon por Esperanto. De tiu momento estas malfacile kalkuli kiom da homoj en ĉiuj landoj de la mondo lernas Esperanton per retaj kursoj. Alia pozitiva faktoro estas la disvastigo de Esperanto en multaj landoj en Afriko, Azio kaj Suda Ameriko. Lastatempe la mondo pli kaj pli rimarkas Esperanton. La enpreno de ĝi inter la traduk-lingvojn de Google estas signo pri tio.