Faktoj pri Esperanto
Jen sekvas kelkaj punktoj kiuj laŭ ni estas aparte substrekindaj.
Lingva diverseco
La Esperanto-movado donas sian plenan subtenon al multlingveco, lingvaj rajtoj kaj plurlingveco. Ĉiuj lingvoj estas valoraj, kaj gravas ke la grandaj lingvoj ne forpuŝu la malgrandajn kaj minoritatajn.
Malfermas lingvan pordon
Lernado de Esperanto estas bona prepariĝo, ne nur por infanoj kaj junuloj, sed ankaŭ por plenkreskuloj, por povi pli facile kaj rapide lerni ankaŭ aliajn lingvojn. Krome, tiuj kiuj uzas Esperanton ofte ekemas lerni novajn lingvojn kiam ili konatiĝas kun homoj el diversaj landoj.
Ne perfekta
Esperanto ne estas tute justa. Kutime estas pli facile por eŭropanoj kaj amerikanoj lerni la lingvon kompare kun afrikanoj kaj azianoj. Sed, laŭ niaj spertoj, Esperanto estas pli justa ol la naciaj lingvoj kiam temas pri lernado kaj poste uzado inter homoj kun malsamaj gepatraj lingvoj. Kelkaj vortoj kaj gramatikaj formoj estas iom komplikaj aŭ pezaj, sed tio validas ankaŭ por aliaj lingvoj.
Ne nur eŭropa lingvo
La vortradikoj en Esperanto venas ĉefe el eŭropaj lingvoj, sed la gramatiko kaj la maniero kunmeti vortojn havas similecojn al ne-eŭropaj lingvoj. La sintakso (reguloj pri kiel oni kunmetas vortojn al frazoj) kaj la stilo de Esperanto estas grandparte slava. Sendepende de gepatra lingvo, eblas lerni Esperanton dum kelkaj monatoj ĝis kelkaj jaroj, kaj poste senti ĝin kiel sian lingvon!
Peranto inter homoj
"Esperanto ne estas nacia lingvo, ne havas saman celon aŭ funkcion, ĝia kriterio de boneco do ne estos kiagrade ĝi kapablas fari, kion faras naciaj lingvoj, sed kiagrade ĝi plenumas sian funkcion: esti peranto inter gentoj." (El la libro La Bona Lingvo (n.t.) de Claude Piron.)
”Interna ideo”
Al Esperanto estas ligita ideologio pri paco kaj amikeco inter ĉiuj popoloj. Ĝi nomiĝas la interna ideo (nt) kaj ekzistas ekde la tagoj de Zamenhof. ”La interna ideo” inspiras homojn kiuj, longperspektive, esperas je pli paca kaj pli bona mondo en la estonteco. I.a. pro tio multaj Esperanto-uzantoj volonte investas tempon kaj energion por helpi al la lingvo evolui kaj disvastiĝi. Sed ankaŭ tute bone funkcias lerni kaj uzi Esperanton sen havi intereson pri la ”interna ideo”.
Vivanta lingvo
Pruvo pri tio ke Esperanto evoluis al vivanta internacia lingvo, estas ke ĝi havas stabilan uzantaron en ĉiu mondoparto. Homoj en pli ol 100 landoj uzas kaj ĝuas Esperatnon ĉiutage. La plej multaj lernas la lingvon en sia junaĝo aŭ kiel plenkreskulo, sed ekzistas ankaŭ tiuj kiuj parolas Esperanton de frua infanaĝo kaj havas Esperaton kiel unu el siaj hejmaj lingvoj.