Faktoj pri Esperanto
En tiu ĉi parto legeblas bazaj faktoj pri Esperanto. Malsupre estas kelkaj enkondukaj infromoj. Poste sekvas paĝo pri ĝia historio kaj paĝo pri kiel la lingvo estas uzata hodiaŭ. Sub Grave ni kolektis kelkajn punktojn kiujn ni opinias aparte substrekindaj. Ankaŭ ekzistas paĝo kun kutimaj demandoj pri Esperanto kun respondoj.
Kiel aliaj lingvoj
Esperanto estas lingvo per kiu oni povas esprimi sentojn kaj pensojn, same kiel oni povas per aliaj lingvoj. Oni povas kanti en Esperanto, krei poezion, kvereli, esprimi amon, klaĉi, ŝerci, diskuti politikon, konsoli, ludi kun infanoj, legi sciencajn artikolojn, kunlabori en internaciaj projektoj ktp.
Relative facila lingvo
La plej multaj vortradikoj en Esperanto havas sian originon en la latinidaj (ekzemple la franca kaj la hispana) aŭ en la ĝermanaj (ekzemple la germana kaj la angla) lingvoj. Sed la vortradikoj estas ŝanĝitaj kaj simpligitaj por kongrui kun la strukturo de Esperanto. Danke al pluraj antaŭvortetoj (prefiksoj) kaj postvortetoj (sufiksoj) eblas el unu vortradiko krei multajn rilatajn vortojn, kunmetante la radukon kun prefikso aŭ sufikso. La elparolo estas fonetika, tio signifas ke ĉiuj literoj havas unu sonon kiu pli-malpli ĉiam estas elparolata en la sama maniero. Tio ĉi multege faciligas legadon kaj literumadon. La gramatiko de Esperanto estas klara kaj preskaŭ tute sen esceptoj.
Internacia lingvo
La naciaj aŭ etnaj lingvoj apartenas al diversaj popoloj. La hungara apartenas al la hungaroj, la portugala al la portugaloj kaj la brazilanoj, la japana al la japanoj ktp. Tiel ne estas pri Esperanto. Ĝi ne apartenas al iu aparta nacio aŭ iu aparta popolo. Ĝi apartenas al ĉiuj kiuj lernas ĝin, sendepende de nacieco aŭ lingva fono. Do, Esperanto ne estas nacia lingvo, sed internacia lingvo kiu havas uzantojn en ĉiuj mondopartoj.
Kontaktiga lingvo
La plej grava celo pri Esperanto estas plifaciligi kontakton kaj komunikadon inter homoj kiuj ne havas komunan gepatran lingvon. Laŭ niaj spertoj Esperanto estas aparte taŭga por internacia komunikado inter ”ordinaraj homoj” kiuj interesiĝas pri aliaj landoj kaj kulturoj. La kialo de tio estas i.a. ke Esperanto estas relative facila por lerni kaj ke ĝi donas al ĉiuj similan ŝancon atingi altan nivelon en kaj skriba kaj parola lingvo. La plej multaj kiuj lernas Esperanton faras tion inter la aĝoj 15 ĝis 30, ofte memstare per interreto aŭ per partopreni en kurso kune kun aliaj.
Konstruita lingvo
Unu persono, L.L. Zamenhof, kreis la lingvon Esperanto. Tion li faris kreive kaj zorge, kun naciaj lingovj kiel fonto kaj inspiro, dum ĉirkaŭ dek jaroj. Lia celo estis helpi al homoj pli facile komuniki kaj amikiĝi trans landolimoj. Unue kiam li sentis ke la lingvo havas ”sian propran animon” li volis ĝin prezenti al mondo. En 1887 Zamenhof publikigis libreton kun la titolo ”Lingvo Internacia” (nt) sub la plumnomo "Doktoro Esperanto" (=doktoro kiu esperas). Poste Esperanto iĝis la nomo de la lingvo.
Sentiĝas natura
Esperanto estas tiel nomata konstruita lingvo pro tio ke la bazon de la lingvo estis kreita dum relative mallonga periodo. Sed pri tio oni ne pensas kiam oni uzas Esperanton. Sentiĝas tute agrable kaj nature uzi la lingvon. Ekzemple kantado bone funkcias en Esperanto, ankaŭ ludado kun infanoj, amrilatoj kaj korespondado inter amikoj el malsamaj landoj.
Relative sukcesa
Ĝis nun Esperatno estas klare la plej multe uzata kaj disvastiĝinta konstruita lingvo. Kial ĝuste Esperanto ricevis tian disvastiĝon kaj multajn uzkampojn kiujn aliaj tiel nomataj konstruitaj lingvoj ne ricevis? Kio kaŭzas la fakton ke ekzistas kaj amerikanoj, afrikanoj, azianoj kaj eŭropanoj kiuj oponias ke Esperanto estas la plej taŭga maniero havi komunikadon trans la naci- kaj lingvolimoj? Laŭ ni, pro tio ke Zamenhof vere sukcesis krei bonegan lingvon per kiu eblas faciligi kontaktojn kaj amikecon inter homoj el malsamaj fonoj kaj mondopartoj.
Amikoj tutmonde
Se oni eklernas Esperanton kaj poste komencas komuniki kun aliaj kiuj ŝatas la lingvon, oni relative facile konatiĝas kaj amikiĝas kun homoj el pluraj landoj. Ĝuste ĉar tiuj kiuj uzas Esperanton ofte faras tion por subteni amikecon trans la limoj, estas kutime facile ekhavi novajn amikojn en fremdaj landoj. Uzante la lingvon aktive dum kelkaj jaroj, plej multaj havas amikojn ĉirkaŭe en la mondo. Tiaj esperanto-amikoj kiujn oni eble ne regule renkontas tamen povas esti tre utilaj kaj korvarmigaj, ekzemple dum korespondado aŭ vojaĝoj.
Amikeco plej gravas
Ni ne volas trudi Esperanton al iu. Ni ne volas kvereli pri Esperanto kun iu. Ni simple volas prezenti niajn spertojn kaj konojn pri Esperanto al ĉiuj kiuj scivolas pri la lingvo. Ni komprenas ke ne ĉiuj interesiĝas pri Esperanto kaj ni devas kompreneble akcepti tion. Vi mem ja decidu ĉu vi volas pluinformiĝi pri Esperanto!