Hejmo
Esperanto
Amikoj tutmonde
Serĉu

Esperanto-movado

Enkonduko
Aranĝoj
Organizoj
Revuoj
"Pasporta Servo"

Ekzistas centoj da revuoj en Esperanto. 

Jen kelkaj titoloj nur por doni ekzemplojn:

  • Monato - Internacia magazino sendependa
  • La Ondo de Esperanto - Internacia magazino,
  • Revuo Esperanto - Oficiala organo de la monda Esperanto-organizaĵo
  • Kontakto - Socikultura revuo de la monda junulara organizaĵo
  • Beletra Almanako - Literatura revuo
  • Heroldo de Esperanto - Trisemajna informa gazeto
  • Literatura Foiro - Kultura revuo
  • Juna Amiko - Revuo por lernejanoj kaj komencantoj
  • La Gazeto - Mondkultura, esperantisma, sendependa
  • La KancerKliniko - Politika, kultura, skandalema
  • Libera Folio - Sendependa movada bulteno en la reto: http://liberafolio.org/

Kaj kompreneble ĉiu landa kaj loka organizaĵo havas sian revuon.

Ni nun parolas al vi nur pri du el la menciitaj revuoj:

Monato (n.t.) estas monata revuo pri grandaj kaj malgrandaj okazaĵoj en la mondo. Ĝia specifaĵo estas ke, anstataŭ alilandaj korespondantoj, kiuj malofte vere profunde povas ekkoni kaj kompreni la lokan socion, la artikolojn verkas rekte homoj, kiuj vivas en la landoj kaj spertas la okazaĵojn, kiujn ili priskribas. 

Beletra Almanako (n.t.) estas literatura revuo kun rubrikoj pri poezio, prozo fikcia aŭ nefikcia, eseoj, recenzoj, teatro ktp, originale kaj traduke.

 

  • ‹ previous
  • next ›

Malkovri

Faktoj pri Esperanto
Lingva prezento
Filmo pri Esperanto

Uzi

Esperanto-movado
Esperanto-kulturo
Personaj rakontoj

Lerni

Kial lerni Esperanton?
Kiel lerni Esperanton?
Eklernu Esperanton!

Menuo

  • Kontakto
  • Superrigardo
  • Ligiloj
  • Prie

© 2023 esperanto-info.org Ĉiuj rajtoj rezervitaj.