Esperanto-movado
Por faciligi al uzantoj de Esperanto organiziĝi kaj agadi internacinivele, ekzistas pluraj internaciaj Esperanto-organizoj. Ĉi tie sekvas mallongaj prezentoj de kelkaj el ili.
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo – TEJO
TEJO estas internacia, neregistara junulara organizo fondita en 1938, kiu laboras por antaŭenigi pacon kaj interkulturan komprenon inter junuloj ĉirkaŭ la mondo per Esperanto. Ĝi aktive laboras pri la nuntempaj problemoj kaj temoj de junuloj, aparte rilate al lingvaj kaj kulturaj aferoj. El sia centra oficejo en Nederlando, ĝi kunordigas la laboron de pli ol 40 landaj sekcioj kaj membroj en pli ol 80 landoj.
Hejmpaĝo (multlingva): www.tejo.org
Universala Esperanto-Asocio – UEA
UEA estis fondita en 1908 kiel organizaĵo de individuaj esperantistoj. Nuntempe UEA estas la plej granda internacia organizaĵo por la parolantoj de Esperanto kaj havas membrojn en 117 landoj. UEA laboras, ne nur por disvastigi Esperanton, sed ankaŭ por veki diskuton pri la mondaj lingvoproblemoj kaj atentigi pri la neceso de egaleco inter lingvoj.
Hejmpaĝo (multlingva): www.uea.org
Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj – ILEI
ILEI estas la ĉefa kolektiĝejo por instruistoj kaj edukistoj de Esperanto. ILEI havas sekciojn en pli ol 30 landoj kaj membrojn en pli ol 45. La organizo laboras i.a. pri instruado de Esperanto en lernejoj kaj universitatoj, ĝi ankaŭ okazigas ekzamenojn, kiuj testas lingvajn kaj kulturajn sciojn de Esperanto.
Hejmpaĝo (en Esperanto): www.ilei.info
Esperantic Studies Foundation – ESF
ESF subtenas esploradon kaj instruadon de Esperanto kaj de rilataj temoj kadre de interlingva komunikado, aparte en rilato kun alta edukado en Norda Ameriko. La ĉefa demando de ESF, esplorata en diversaj manieroj, estas: "Ĉu mondo eblas en kiu multaj lingvoj, grandaj kaj malgrandaj, kunekzistas en relativa egaleco, kaj komunikado globalskale estas alirebla al kaj riĉaj kaj malriĉaj?"
Hejmpaĝo (en la angla): www.esperantic.org
Edukado@Interreto - E@I
E@I estas internacia laborgrupo, kiu instigas kunlaboron kaj komunikadon tra la mondo. La laborgrupo okazigas klerigajn projektojn kaj aranĝojn por subteni interkulturan lernadon kaj uzadon de lingvoj kaj interretaj teknikoj. Ekzemplo de sukcesa E@I-projektoj estas www.lernu.net (multlingva paĝaro por eklerni Esperanton).
Hejmpaĝo (multlingva): www.ikso.net
Sennacieca Asocio Tutmonda - SAT
La ĉefa celo de SAT estas peresperanta klerigado, precipe de la laborista klaso. SAT rigardas Esperanton kiel ilon, ne celon. La organizo havas tendencon ĝenerale socialisman, sed inkluzivas ĉiujn socialismajn frakciojn, kondiĉe, ke ili akceptas la principon de libera kaj malferma debato. La vorto "sennacieca" indikas ke la organizo, malsame al la plej granda parto de la internacia laborista movado, havas nur individuajn membrojn.
Hejmpaĝo (multlingva): www.satesperanto.org
Eŭropa Esperanto-Unio - EEU
EEU luktas por lingvaj samrajteco kaj diverseco en Eŭropo. Ĝi opinias samrajtecon nepre enda por vera demokratio, kaj lingvan diversecon ĝi opinias same grava kiel besta kaj planta diverseco por la ekologio. Krome EEU favoras la evoluon de eŭropa identeco harmonie kun naciaj kaj regionaj identecoj.
Hejmpaĝo (en Esperanto): www.europo.eu
Biciklista Esperanto Movado Internacia - BEMI
Jen io por tiuj, kiuj ŝatas bicikli kaj paroli Esperante samtempe! BEMI regule okazigas diversajn biciklajn karavanojn, ofte ligite al iu junulara aranĝo.
Hejmpaĝo (multlingva): www.bemi.free.fr/
Eurokka
La agadkampo de Eurokka estas tutmonda celante disvolvi kaj disvastigi en la Esperanto-movado, sed ankaŭ ekster ĝi Esperanto-muzikan kulturon, la muzikbandojn kaj artistojn, kiuj kantas Esperante.
Hejmpaĝo (en Esperanto): http://artista.ikso.net/eurokka/