Hejmo
Esperanto
Amikoj tutmonde
Serĉu

Esperanto-movado

Enkonduko
Aranĝoj
Organizoj
Revuoj
"Pasporta Servo"

La movado por la internacia lingvo Esperanto, aŭ eble oni devus diri "la komunumo de la parolantoj de la internacia lingvo",  konsistas el tiuj homoj, kiuj lernis Esperanton, kaj deziras uzi la lingvon kun aliaj amikoj de Esperanto.

Ĝi ne estas granda (neniu precize scias kiom da homoj parolas Esperanton kaj taksoj varias de kelkaj centmiloj al kelkaj milionoj), sed ĝi estas en preskaŭ ĉiuj landoj de la mondo. En multaj landoj, pli ol 60, ekzistas organizaĵoj de la parolantoj de Esperanto kaj lastatempe la ĉeesto en la reto estas rimarkinda. La esperantlingva Vikipedio, por doni ideon, estas ĉirkaŭ en la 30-a loko kiel nombro de artikoloj.

Persono kiu uzas Esperanton kun aliaj oni kutime nomas "esperantisto", sed ankaŭ eblas diri simple "esperanto-parolanto" aŭ "esperanto-uzanto".

Ĉi tiu grupo de homoj uzas Esperanton kun amikoj tutmonde, eldonas revuojn kaj librojn, produktas radiajn kaj televidajn programojn, ekzemple la ĉina radia instanco faras tion, aranĝas kunvenojn, koncertojn, vojaĝojn, retajn babiladojn. Multaj Esperantistoj ankaŭ informas pri Esperanto kaj instruas la lingvon al komencantoj. 

Esti parto de la Esperanto-movado estas sperto de internacia vivo unika kaj aparte alloga por gejunuloj.

 

  • next ›

Malkovri

Faktoj pri Esperanto
Lingva prezento
Filmo pri Esperanto

Uzi

Esperanto-movado
Esperanto-kulturo
Personaj rakontoj

Lerni

Kial lerni Esperanton?
Kiel lerni Esperanton?
Eklernu Esperanton!

Menuo

  • Kontakto
  • Superrigardo
  • Ligiloj
  • Prie

© 2023 esperanto-info.org Ĉiuj rajtoj rezervitaj.