Esperanto-movado
Jen kelkaj ekzemploj de popularaj internaciaj Esperanto-aranĝoj en la mondo:
Himalaja renkontiĝo
La Himalaja Renkontiĝo havas fortan turisman karakteron. Ĝi konatigas la partoprenantojn kun la vivo kaj vidindaĵoj de Nepalo sub la gvido de lokaj esperantistoj. Kutime oni faras iom pli longan ekskurson ekster Katmando, la ĉefurbo de Nepalo, dum kiu la nepalaj kaj eksterlandaj esperantistoj havas eblecon kunvivi, konatiĝi unuj kun la aliaj kaj praktiki la lingvon en ekzotika medio.
Internacia Junulara Kongreso – IJK
Bonega aranĝo por ĉiuj junaj Esperanto-interesiĝantoj. Dank' al la neformala kaj vigla etoso estas facile trovi novajn amikojn el diversaj landoj kaj ekkoni la internacian junularan Esperanto-movadon. Partoprenantoj venas ofte el ĉirkaŭ tridek landoj kaj nombras kelkcentojn. Ĉiujare la kongreso okazas en nova lando/loko.
Junulara E-Semajno
Amuza kaj festeca semajno ĉirkaŭ novjaro ie en Eŭropo. Enhavas seriozajn programerojn dumtage, sed homoj
estas tie ĉefe por amikumi, danci kaj noktumi.
Nordamerika Somera Kursaro – NASK
NASK okazas dum tri someraj semajnoj ĉe universitato en Usono kaj konsistas el intensa lernado de Esperanto en diversaj lingvoniveloj. NASK havas internacian instruistaron kaj studentaron.
Komuna Seminario – KS
Kunlabora seminario, kiu laŭvice okazas en Ĉinio, Japanio kaj Koreio, por junuloj el ĉefe tiuj landoj. Ĝi okazas ĉiujare kaj funkcias kiel kunligilo de junaj Esperanto-parolantoj en Azio.
Kultura Esperanto-Festivalo – KEF
Kelktaga festivalo kun bunta Esperanto-kultura programo, kun diversaĝa partoprenantaro. La muzikistoj kaj artistoj venas ĉefe, sed ne nur, el Eŭropo. Posttagmeze kaj vespere estas kutime teatro, prelegoj, diskutoj kaj koncertoj de Esperanto-bandoj. Nokte dancado, trinkejo kaj "gufujo" (trankvila loko por trinki teon kaj babili). La festivalo okazas kutime en norda Eŭropo.
Tut-Amerika Kongreso de Esperanto - TAKE
TAKE celas plifortigi solidarecon inter la esperantistoj el Norda, Centra kaj Suda Amerikoj, progresigi la Esperanto-movadon kaj studi ĝiajn problemojn. Krom la laboraj partoj, la kongreso enhavas ankaŭ multajn klerigajn kaj distrajn programerojn por eduki la partoprenantojn kaj diskonigi la kongresan landon inter la esperantistaro.
Universala Kongreso – UK
La plej granda ĉiujara Esperanto-aranĝo. Universala Kongreso estas kongreso kun diversspecaj programeroj, ĉefe prelegoj kaj kunsidoj, sed ankaŭ koncertoj, teatraĵoj, ekskursoj, dancado ks. Kutime partoprenas inter 2 000 kaj 4 000 homoj el ĉ 50 landoj. Ĉiujare la kongreso okazas en nova lando/loko.