Hejmo
Esperanto
Amikoj tutmonde
Serĉu

Esperanto-kulturo

Enkonduko
Muziko
Libroj
Filmoj
Teatro
Interreto

Ekzistas kantoj, filmoj, poezio, romanoj, noveloj, revuoj, teatro, kabaredoj, kanzonoj, roko, popo, repo ktp en Esperanto. Do, ekzistas kulturo en Esperanto. (La vorto "kulturo" povas signifi multe pli ol la supre menciitajn aferojn, sed ĉi tie ni limigas nin al tio.)

Jam en la unua libreto de Esperanto troviĝis poemoj. Ekde la komenco, homoj rimarkis kiel riĉe kaj bele eblas sin esprimi en Esperanto. Estas ja lingvo, en kiu oni sentas sin libera, i.a. pro la relative libera vortordo kaj la eblo kunmeti novajn vortojn per prefiksoj kaj sufiksoj.

"Mi malkovris kiel mirinda estas la lingvo por verki kantotekstojn, kaj mi volis daŭrigi pro la plezuro verki en la lingvo."
Martin Wiese, kantisto de la Esperanto-bandoj Persone kaj Martin & la talpoj

Ĉiujare aperas multaj novaj libroj verkitaj en Esperanto. Ĉiujare aperas ankaŭ novaj kantoj en Esperanto kaj eldoniĝas KD-oj de diversstilaj artistoj. En la reto troviĝas Esperanto-radioj kaj podkastoj. De tempo al tempo okazas kulturaj festivaloj, dum kiuj eblas ĝui diversajn flankojn de la kulturo en Esperanto.

Se vi ŝatus aŭskulti kantojn en Esperanto, vi povas iri al www.vinilkosmo.com/.

"Kanti en Esperanto estas kiel kanti en la portugala kaj pli amuze ol kanti en la angla." Rogener Pavinski, el Brazilio, kantisto de la rokbando Supernova

Esperanto ankaŭ funkcias kiel ponto inter naciaj/etnaj kulturoj. Ekzemplo de tio estas la miloj da libroj tradukitaj en Esperanton el naciaj/etnaj lingvoj. Inter ili estas kaj grandaj klasikaj verkoj kaj nekonataj "literaturaj perloj" origine verkitaj en malgrandaj lingvoj.

  • next ›

Malkovri

Faktoj pri Esperanto
Lingva prezento
Filmo pri Esperanto

Uzi

Esperanto-movado
Esperanto-kulturo
Personaj rakontoj

Lerni

Kial lerni Esperanton?
Kiel lerni Esperanton?
Eklernu Esperanton!

Menuo

  • Kontakto
  • Superrigardo
  • Ligiloj
  • Prie

© 2023 esperanto-info.org Ĉiuj rajtoj rezervitaj.