Hejmo
Esperanto
Amikoj tutmonde
Serĉu
  • Kontaktiga lingvo

    Esperanto estas lingvo kiu plifaciligas komunikadon inter homoj el diversaj partoj de la mondo. Per Esperanto facilas ekhavi amikojn tutmonde.

  • Internacia lingvo

    Esperanto estas uzata de homoj disigitaj en ĉ 120 landoj. Ĝi estas tre ŝatata lingvo de miloj da homoj en Azio, Afriko, Ameriko kaj Eŭropo.

  • Konstruita lingvo

    La bazon de Esperanto kreis L.L. Zamenhof, lingvotalenta okulkuracisto, kiu volis helpi al homoj facile komuniki kaj amikiĝi trans la landlimoj.

  • Vivanta lingvo

    Esperanto evoluas simile kiel aliaj lingvoj. Ĝi estas uzata i.a. dum internaciaj seminarioj kaj festoj, en interreto kaj en plurlingvaj familioj.

  • Lingvo kiu sentiĝas natura

    Estas agrable paroli, skribi kaj kanti en Esperanto. Muzikgrupoj kaj verkistoj el diversaj landoj volonte uzas Esperanton en siaj verkoj.

  • Interesa lingvo

    La gramatiko de Esperanto estas klara kaj preskaŭ tute sen esceptoj. El unu vortradiko eblas facile krei multajn vortojn per vortfinaĵoj kaj afiksoj (antaŭ- kaj postsilaboj).

  • Relative facila kaj justa lingvo

    Estas kutime relative facile lerni Esperanton. Alia avantaĝo estas ke neniu popolo havas grandan lingvan aŭ psikologian superregon kiam Esperanto estas uzata.

  • Malfermita lingvo

    Ĉiuj estas bonvenaj lerni Esperanton kaj konsideri ĝin sia lingvo. Uzado de Esperanto ofte kreas scivolemon ankaŭ pri aliaj lingvoj.

  • Lingvo kiu funkcias kiel ponto

    Por povi rekte kaj facile paroli kun homoj en aliaj landoj, multe helpas havi komunan lingvon. Esperanto estas tre taŭga por interkultutaj kontaktoj.

  • Facile alirebla lingvo

    La naturaj lingvoj estas kiel belaj sed malfacile alireblaj naturregionoj. Esperanto estas kiel agrabla parko kie ĉiuj kiuj volas povas facile promeni.

  • Lingvo por la estonteco kaj nun

    Esperanto estas lingvo por la estonteco, sed jam hodiaŭ eblas uzi ĝin en pluraj manieroj kaj ekhavi novajn amikojn en multaj landoj.

  • Lingvo pli koninda

    Ĉi tie vi povas legi pri Esperanto, aŭskulti la lingvon, vidi filmon pri ĝi, legi personajn rakontojn ktp. Pli pri la paĝaro troviĝas sub Prie.

Faktoj pri Esperanto
Lingva prezento
Filmo pri Esperanto
Esperanto-movado
Esperanto-kulturo
Personaj rakontoj
Kial lerni Esperanton?
Kiel lerni Esperanton?
Eklernu Esperanton!
  • Malkovri
  • Uzi
  • Lerni

Atestoj

  • Jean Codjo, Kanado/Benino
    Esperanto igis min mondcivitano
    Legu pli
  • Russ Williams, Polujo/Usono
    Lernado de Esperanto kondukis min al nova mondoparto
    Legu pli

Menuo

  • Kontakto
  • Superrigardo
  • Ligiloj
  • Prie

© 2023 esperanto-info.org Ĉiuj rajtoj rezervitaj.